?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
Dialogo de Junaj Entreprenistoj de G20 kaj disvolvi?o de Zibo
2022-08-24

La 13-an de a?gusto la urbo Zibo, Shandong-provinco de Orienta ?inio, gastigis la Dialogon de Junaj Entreprenantoj de G20. En la aran?o, reprezentantoj de la Junulara Federacio de Zibo prezentis la sperton de Zibo pri transformi?o en junular-amika urbo, celante allogi junajn profesiulojn el tuta ?inio kaj eksterlando kaj fari?i internacia centro por novigado kaj kultura inter?an?o inter junuloj.




Tiam reprezentantoj de la talentula fako de la registaro de Zibo prezentis la 50 politikojn de la urbo por subteni la profesian disvolvi?on de junaj talentuloj. Krom klopodoj esti urbo pla?a kaj oportuna por la junularo, Zibo investas en novigaj platformoj kaj novigaj entreprenoj, instigante kunlaboron inter talentaj junaj profesiuloj kaj klopodante plibonigi la komercan medion per aro da rimedoj, kiuj simpligas kaj rapidigas traktadon de burokratiaj kaj administraj proceduroj per interreto.


Kun kreskanta industria kaj ekonomia vigleco, Zibo ege investis por altiri internaciajn talentulojn por partopreni sian altkvalitan novigan disvolvi?on. La? Li Junjie, vicurbestro de Zibo, en la lastaj kvin jaroj la urbo ricevis pli ol 1 300 eksterlandajn fakulojn. Krome, entute 460 industriaj projektoj kun totala investo de 550 miliardoj da juanoj estos efektivigitaj en 2022.


Reprezentantoj de la ?ina Konsilio en la Alianco de Junaj Entreprenistoj de G20 kaj ?inaj kaj eksterlandaj junaj entreprenistoj anka? ?eestis la eventon kaj diskonigis siajn spertojn kaj impresojn pri la junularaj politikoj de la urbo. "La ?eftemo de la evento estis kion urboj povas fari por helpi junulojn prosperi. La rolo de urbo estas provizi la plej bonan eblan medion por la disvolvi?o de estontaj entreprenistoj," klarigis Vittoria Pesenti, ?enerala direktoro de la ?in-Svisa Komerca ?ambro en Pekino.




"Da?ripova evoluigo kaj paco ne povas esti atingitaj, krom se ni enga?i?as kun junuloj tra la mondo por krei la kondi?ojn, por ke ili atingu kaj liberigu ilian plenan potencialon," diris Shahbaz Khan, direktoro de la pekina oficejo de Unesko, en sia parolado ?e la malfermo de la evento.


Ehsan Elahi, profesoro pri aplikata ekonomio el Pakistano, venis al Pekino en 2012 por doktori?i kaj poste translo?i?is al Zibo pro laboroportuno ?e Shandong-a Teknologia Universitato. En 2020, Ehsan gajnis la titolon de Juna Akademia Specialisto kadre de Taishan-programo, kreita de la registaro de Shandong-provinco por altiri pintnivelajn esploristojn, el tuta ?inio kaj eksterlando, per liverado de mono kaj aliaj rimedoj por esplorado.


Partoprenantoj de la evento anka? vizitis la Amplekse Interkonektitan Areon de Zibo, kie fabrikoj, esplor-disvolvaj centroj kaj helpaj servoj povas kalkuli je serio da konvena?oj, de infrastrukturo (a?tovojoj, fervojoj, flughaveno kaj interkonekto kun la haveno de Qingdao) ?is servoj por faciligi importadon kaj eksportadon, inspektadon kaj platformon por solvi doganajn problemojn anta? ol ekspedi la produkton. La noventreprenoj instalitaj en la areo kovras plurajn sektorojn, ekzemple veturiloj, ma?inpartoj, a?tomatigo, biodiserigeblaj materialoj kaj novaj materialoj.



Vizitanto el Usono provas elektran motorciklon fabrikitan de Da Vinci.


Tie la partoprenantoj de la evento vizitis la fabrikon de la loka elektra motorciklo-entrepreno Da Vinci. La motorcikloj evoluigitaj de la firmao estas faritaj el malpezaj kaj rezistemaj materialoj, sin ligas al la po?telefono de la ?oforo kaj ne funkcias sen ?i. Ili havas ok rapid?argeblajn kaj facile anstata?eblajn bateriojn, kaj ?iu el ili funkcias sendepende de la aliaj. Krom la vendoj en la enlanda merkato, Da Vinci anka? eksportas motorciklojn al aliaj landoj, precipe al E?ropo.


Malgra? la malfaciloj kreitaj de la pandemio de KOVIM-19, junaj entreprenistoj estas optimismaj pri la grandega merkato de ?inio. Gaston Chee, ?efoficisto kaj fondinto de la agentejo pri studado eksterlande BeGo Education kaj membro de la Plenuma Komitato de la Brita Komerca ?ambro en ?inio, diris, ke ?inoj alte taksas edukadon, ?ina teknologio progresas kaj la lando havas sisteman aron da politikoj por allogi talentulojn el eksterlando. "La 50 politikoj de Zibo estas mirindaj, kaj ili multe faciligas aferojn por eksterlandanoj en ?inio," deklaris Gaston.



Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa ?inio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat




(C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
人妻少妇乱子伦a片