?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
Delegitaro de GYLD-programo vizitis Shandong-provincon!
2022-08-17

Komence de tiu ?i jaro mi legis intervjuon de la ?urnalisto Edgar Snow kun Mao Zedong, okazinta en 1936. Tio estas unu el la tre raraj okazoj, kiam Mao rakontis pri sia propra vivo. Iu specifa parto de tiu intervjuo speciale kaptis mian atenton. Mao rakontas pri sia trajnvoja?o de Pekino al ?anhajo en 1919: "Survoje al Nankino mi haltis en Qufu kaj vizitis la tombon de Konfuceo. Mi vidis la rivereton, kie la dis?iploj de Konfuceo lavis siajn piedojn, kaj la urbeton, kie tiu sa?ulo vivis dum sia infaneco. Onidire li plantis faman arbon proksime al la historia templo dedi?ita al li, kaj ?in mi vidis. Mi anka? haltis ?e la rivero, kie Yen Hui, unu el la famaj dis?iploj de Konfuceo, iam vivis, kaj mi vidis la lokon, kie naski?is Mencio."


En la urbo Zibo delegitaro de GYLD rigardas maketon de Shandong-provinco.


Post legi tiun parton de la intervjuo, ne eblis plu da?rigi la legadon. Mi flanken metis la libron kaj profunde pensis pri la signifo de tiu informo. Mia magistra labora?o estas pri biografio, kaj mi bone komprenas, ke Mao ne menciis hazardajn rememorojn, sed zorge selektis informojn gravajn por kompreno de la historio kaj la filozofio de la revolucio, kiu fondis la Sovetan Respublikon de ?inio kaj devenigis la Longan Mar?adon. Post legi tiun intervjuon, kreskis mia kompreno pri la graveco de Shandong-provinco, hejmloko de gravaj intelektuloj de antikva ?inio, por la historio kaj kulturo de ?inio.


De la 12-a ?is la 14-a de a?gusto mi vizitis la urbojn Jinan kaj Zibo de Shandong pere de la programo GYLD (Dialogo de Tutglobaj Junaj Gvidantoj), kio rezultas de partnereco inter la Centro por ?inio kaj Tutmondi?o kaj la Akademio de Studoj pri Nuntempa ?inio kaj la Mondo. Dum la vizito ni festis la Mondan Tagon de Junularo kaj anka? rememoris tion, ke pasintjare en tiu dato ni ricevis leteron de prezidanto Xi Jinping, responde al letero sendita de ni al li por klarigi nian projekton.


En Jinan, ?efurbo de Shandong-provinco, ni vizitis la faman lagon Daming, kiun mi fakte vizitis anta? kelkaj jaroj, sed vespere, kaj ne povis alprezi ?ian belecon dumtage. ?ifoje, dum varmega somera tago, mi povis plen?ui ?ian belecon kaj vidi florantajn lotusojn la?longe de la akvorando.


La bela lago Daming, fama vidindejo de Jinan


Dum mia pasinta voja?o al Shandong, anta? multaj jaroj, mi vizitis fabrikojn kaj miris pri la alttekniko de shandong-a industrio. Unu el la lokoj vizititaj de mi en tiu okazo estis la trajnfabriko, kie oni faras la altrapidan trajnon Fuxing, per kiu eblas iri de Pekino al ?anhajo en nur kvar horoj. Mi mem tion faris pasintjare, en novembro. Kompare kun la plurtaga voja?o de Mao Zedong en 1919, oni vidas, kiom multe disvolvi?is la transporto en la lando.


En nia unua tago en Zibo, nia unua halto estis ?e la Zibo-a Ampleksa Kunligita Zono, parte de la klopodoj de la urbo por allogi firmaojn, entreprenantojn kaj talentulojn de la tuta mondo por helpi la urbon fari?i monda centro de novigo. Dum tiu vizito ni povis pli bone kompreni la politikojn de la loka registaro por faciligi entreprenadon en Zibo kaj kunligi desegnadon, fabrikadon, distribuadon al tuta ?inio kaj eksportadon al aliaj landoj. Posttagmeze okazis la Dialogo de Junaj Entreprenantoj de G20, per kiu junaj entreprenantoj kaj reprezentantoj el pluraj fakoj kundividis spertojn kaj impresojn.


Post tiuj du eventoj plenaj de novigo, estis momento por pli bone koni la historion kaj la kulturan vivon de la urbo. Zibo de antikveco kombinas novigon kaj tradicion. Irante tra la stratoj de la antikva urbeto Zhoucun oni sentas la bonan etoson de la loka kultura tradicio. Tie estas bonaj restoracioj, vendejoj de tipaj produktoj de Zibo, kiel silka?oj kaj baka?oj.


Delegitaro de GYLD vizitas la antikvan urbeton Zhoucun en Zibo.


En la sekva tago estis vizitoj al muzeoj kaj dialogo inter GYLD-delegitaro kaj eksterlandanoj lo?antaj en Zibo. Okaze de mia parolo, mi atentigis, ke Konfuceo nuntempe estas konsiderata kiel simbolo de la tradicia ?ina kulturo, pro la granda influo, kiun li donis al ?i, sed en sia tempo, Konfuceo enkondukis novigon en la kulturo, socio kaj regadsistemo de ?inio. Tio montras, ke tradicio kaj novigo iras man-en-mane. Necesas heredigi tradicion por disvolvi novigon, kaj la novigo estas necesa por adapti la tradicion al la epoko kaj ?in heredigi al la nova generacio.


Miksante tradicion kaj novigon, Zibo estas brila ekzemplo de tiu rilato inter amba?. La strategio de Zibo allogi junajn fakulojn el la tuta mondo por disvolvi novigon estas ja promesplena, ?ar la urbo havas tradicion pri novigado el tradicio kaj tio kreas solidan grundon por transkulturaj kaj transgeneraciaj inter?an?oj. Inter la nunaj defioj trafataj de la homaro, aparte gravaj estas la estigo de da?ripova vivmaniero kaj anta?enigo de paco en la mondo. Por atingi tiujn celojn, novigo kaj internaciaj inter?an?oj estas nepraj, kaj tiusence estas tre signifa la strebo de Zibo por fari?i urbo internacia, alloga kaj amika al junularo. 


La unika shandong-a etoso, kun profunda historio kaj novigema spirito, havas profundajn radikojn kaj donis elstaran kontribuon al la ?ina nacia identeco. En 2013, ?ina prezidanto Xi Jinping elektis viziti la urbon Qufu post sia enposteni?o, por anta?enigi la tradician ?inan  kulturon, kaj proponis alpreni ?in kiel bazan movforton por realigi la du centjari?ajn celojn. Tie, en la naski?loko de Konfuceo, prezidanto Xi klare indikis direkton por heredigi kaj novigi la tradician ?inan kulturon.


Dialogo de GYLD kun eksterlandaj junuloj vivantaj en Zibo en la Muzeo pri Qi-hereda?o


La vizito de Mao Zedong al Qufu en 1919, samkiel tiu de Xi jinping en 2013, montras la kapablon de ?inio novigi surbaze de la tradicia  ?ina kulturo kaj ?in heredigi al la novaj generacioj, tiel ke ?i efektive fari?is grava parto de ?iutaga vivo. En tiu ?i punkto evidenti?as granda kontrasto kun la Okcidento, kiu ne scias kiel adapti sian tradician kulturon al moderneco kaj sekve malsukcesas ?in heredigi kaj kreas gravan krizon pri identeco inter la novaj generacioj.


?inio povas instrui la mondon kiel aktualigi kaj heredigi la tradician kulturon, kaj Zibo povas fari?i nova centro por internaciaj inter?an?oj, kiuj ebligos tiun gravan dialogon inter civilizoj. Shandong estas preta por da?re kontribui por la kultura disvolvado de la homaro kaj la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.



Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa ?inio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


(C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
人妻少妇乱子伦a片